Adalram
Adalram | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefepiskopo de Salcburgo ![]() | |||||
Regado | 824–836 | ||||
Antaŭulo | Arn de Salcburgo | ||||
Sekvanto | Liupram | ||||
Ceteraj titoloj | Abato en la Arkiabatejo Sankta Petro | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 8-a jarcento | ||||
Morto | 4-a de januaro 836 en Salcburgo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Adalram (latine Adalrammus; mortinta la 4-an de januaro 836 en Salcburgo) estis la sesa posteulo de Ruperto de Salcburgo kiel episkopo de Salcburgo; li ankaŭ abatis je Arkiabatejo Sankta Petro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Adalram estis antaŭ la episkopelekto arkidiakono. Post la elektiĝo li iris kun rekomendskribaĵo de imperiestro Ludoviko la 1-a enpoŝe al Romo. En Romo li ricevis la paliumon en la 13.11.824. En la 23.10.821 li rekonsekris la refaritan Maksimilianan Ĉelon en Bischofshofen, kiun estis detruintaj en 820 slavoj loĝantaj en Pongau.
Adalram estis arda misiisto kiu ofte predikis en la lingvo de la popoloj por konvertadi ilin. Li mem konsekris la preĝejon de Ipusa (Winklarn). Ankaŭ je Traismauer, kies kortega bieno estis feŭdo de la salcburganoj, tiam ekzistis arkiepiskopa preĝejo. Kun princo Pribina li bone interkonsentis malgraŭ ties paganeco. Sub ties regado eblis konsekri en Nitro en la 828-a jaro la unuan kirkon de hodiaŭa Slovakujo.
En Karantanio li igis Otto posteulo de Teodoriko en la rolo de chorepiscopus, do landepiskopo (inter la slavoj) sen teritorio. Reĝo Ludoviko jam antaŭe estis permesinta misiadon fare de la salcburganoj en la regionoj eoste kaj sude de la rivero Rába.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land. Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2
- Hans Widmann: Geschichte Salzburgs. Band I, p. 129-130, Salzburg, 1907
- Klein, Herbert, "Adalram". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 49 (tie ĉi interrete)