Adam Bujak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Bujak
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1942 (1942-05-12) (81-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo fotisto
vdr

Adam Tadeusz Bujak (naskiĝis la 12-an de majo 1942 en Krakovo – pola fotisto. Kavaliro de Ordeno de la Blanka Aglo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de la soldato de Polaj Legioj. De la 60-aj jaroj fotis Karol Wojtyła, kaj post lia elekto al la papo akompanis lin – kiel Johano Paŭlo la 2-a – en liaj multnombraj pilgrimadoj. Aŭtoro de pli ol 130 fotografiaj albumoj, kaj krome de afiŝoj kaj kalendaroj. Li publikigis en „Tygodnik Powszechny”, kun kiu li en 1989 tamen rompis kunlaboron. Krom tio liaj fotoj aperis en albumoj de eldonejo Calvarianum, germana Verlag Herder kaj aŭstria Verlag Styria. De 1996 senrompe kunlaboras kun la krakova eldonejo Biały Kruk, en kiu aperis preskaŭ 100 volumoj kun la fotoj de Bujak. De 2010 estas membro de la redakcio de monatrevuo „Wpis”.

De 1967 membro de la Asocio de Polaj Artistoj Fotistoj. De 1970 apartenas al Royal Photographic Society en Londono, kaj de 1965 al Arkifrataro de Pasiono en Krakovo. De 2009 estas membro de Socia Komitato pri renovigo de Historiaj Monumentoj de Krakovo.

Adam Bujak estas laŭreato de pluraj landaj kaj internaciaj premioj.

En 2005 estis membro de Honora Apog-Komitato de Lech Kaczyński en prezidenta voĉdonado.

Ankaŭ eniris al Defend-Komitato pri Bona Nomo de Pollando kaj Poloj.