Administra divido de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la administrada divido de Aŭstrio

Aŭstrio estas federacie organizita respubliko. La plej supra administrada institucio estas la federacio, poste sekvas la federaciaj landoj, distriktoj kaj komunumoj. La Aŭstraj distriktoj nur estas administradaj organizaĵoj de la federacio kaj de la landoj sen propra memdirektado.

Federacio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa rolo en la administrado tradicie apartenas al la federacio. La konstitucio transdonas la plej gravajn kompetentecojn al la federacio. La leĝdonado estas efektivigita per la Nacia Konsilio (Nationalrat [nacionALrat]) kaj la Federacia Konsilio (Bundesrat [BUNdesrat]). La plej supraj administradaj organoj de la federacio estas la Federacia Prezidento (Bundespräsident [BUndespresident]), la Federacia Kanceliero (Bundeskanzler [BUndeskancler]), la Federaciaj Ministroj (Bundesminister [BUndesminister]) kaj la Ŝtataj Sekretarioj (Staatssekretäre [STAtssekretere]). Ĉiuj kortumoj estas institucioj de la federacio.

Landoj[redakti | redakti fonton]

Aŭstrio estas federacia ŝtato divitita en naŭ federaciaj landoj. Ĉiu lando disponas pri propra landa registaro, kiu plendumas la landan administradon kaj propra Landa Konferenco, kiu leĝdonadas lande, ekzemple en la juraj kampoj de ĉasado, fiŝkaptado aŭ konstruado. Sed la landaj registaroj ankaŭ efektivigas taskojn de la federacio kadre de la nerekta federacia administrado, ekz. la pririgardon de medioprotektaj normoj. Per la federacia konsilantaro la landoj kunagas ĉe la federacia leĝdonado.

La federaciaj landoj de Aŭstrio

La federaciaj landoj de Aŭstrio
  1. Burgenland (Eisenstadt)
  2. Karintio (Klagenfurt)
  3. Malsupra Aŭstrio (St. Pölten)
  4. Supra Aŭstrio (Linz)
  5. Salcburgio (Salzburg)
  6. Stirio (Graz)
  7. Tirolo (Innsbruck)
  8. Vorarlbergo (Bregenz)
  9. Vieno

Cetere, la numeroj en tiu listo samtempe ankaŭ indikas la statistikajn kodojn, kiujn uzas interalie multaj informkestoj en vikipedio. Tiel ekzemple la kodo AT-2 indikas pri Karintio.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La tiel nomitaj distriktaj administrejoj (Bezirksverwaltungsbehörden [beZIRksfervaltungsbeho(e)rden]) kaj la statutaj urboj konsistigas pluan nivelon de la landa administrado. En kontrasto kun la germana Landkreis ili ne posedas aŭtonoman agadkampon. La gvidado de distrikta administrejo prizorgas tiel nomita Bezirkshauptmann ("distrikta kapitano", distriktdirektoro) [beCIrkshaŭptman]) respektive magistrato (Magistrat). En la statutaj urbo la distrikta administrado koincidas kun la komunuma; tiam la urbestro aperas ankaŭ kiel magistrato.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

La plej malsupra administrejo estas la komunumoj. Ili prizorgas transdonita komunuma memadministrado, ekzemple sekurecpostulojn por publikaj aranĝoj aŭ se ne pasigita al la distriktaj administrejoj ankaŭ la taskojn rilate al la konstruado. La balotitaj komunumaj organoj estas la urbestro, la komunumaj konsilantaro kaj reprezentantoj. Plua administrada dispartigo, ekz. dislimi en urbajn distriktojn aŭ en subkomunumojn ne estas leĝe devigita, sed ofte ekzistas. Ties distriktaj aŭ lokaj estroj prizorgas nur tre limigitajn taskojn kaj ofte devas obei la instrukciojn de komunumoj organoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]