Adolfo Augusto Nunes
| Adolfo Augusto Nunes | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de aprilo 1895 en Porto |
| Morto | 4-an de septembro 1986 (91-jaraĝa) en Lisbono |
| Lingvoj | Esperanto • portugala |
| Ŝtataneco | Portugalio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto tradukisto bankoficisto leksikografo |
Adolfo Augusto NUNES (prononco [adolfu aŭguŝtu nunŝ]) estis portugala bankoficisto, esperantisto kaj tradukisto, tre aktiva en la portugala Esperanto-movado. Li naskiĝis la 8-an de aprilo 1895 en Porto kaj mortis la 4-an de septembro 1986 en Lisbono, Portugalio.
Profesie li estis bankoficisto.
Li aŭtoris multajn artikolojn kaj tradukojn el la portugala. Li finpretigis manuskripton de Esperanto-portugala vortaro tuj antaŭ sia morto.
En Antologio de Portugalaj Rakontoj, eldonita en 1959, li tradukis tri rakontojn:
- La patrino de José Gomes Ferreira
- Stigmato de Mário Braga
- Animo de antikva domo de Natércia Freire
Mencioj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto: Adolf August Nunes (nask. 8.4.1895)
- Antologio de Portugalaj Rakontoj: Adolfo Nunes
- Esperanto, 1/1987: Adolfo Augusto Nunes (1895-4.9.1986)
- Esperanto en Portugalio: 1986-09-04 forpaso de Adolfo Nunes
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Nunes (nuns) Adolf August, portugalo, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1895 en Porto. Gvidis kursojn en Lisboa kaj Porto, verkis artikolon. | ||||||||||||||
Noto: La nomo estas misskribita en EdE, kie mankas la fina "o" en ambaŭ personaj nomoj. Ankaŭ la prononcindiko de la familinomo estas misa; ĝuste: "nunŝ" (portugalie) aŭ "nunis" (brazile).

