Adolf Ferenc Láng

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf Ferenc LÁNG, laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Adolf Ferenc estis hungara apotekisto, botanikisto, zoologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).

Adolf Ferenc Láng [1] naskiĝis en 1795 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de novembro 1863 en Hungara reĝlando, en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Ferenc Láng frekventis mezlernejon kaj universitaton en sia naskiĝurbo. En 1828 li fondis apotekon en urbo Pest. En 1832 li translokiĝis al Nyitra. Ankaŭ tie li funkciigis apotekon, krome li ricevis diversajn urbajn taskojn kaj titolojn. Li interesiĝis ankaŭ pri la botaniko, li kolektis kreskaĵojn eĉ eksterlande. La kolektaĵo riĉigis Hungaran Nacian Muzeon. En 1848 li fondis la unuan hungarlingvan apotekistan periodaĵon.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Nuncium pro Entomologis (1822)
  • Index systematicus Molluscorum terrestrium et fluviatilium Pannoniae (1846)
  • Rövid physiognómiája a növényországnak Magyarhonban (1846)

Fontoj[redakti | redakti fonton]