Adolf Lanz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Lanz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1874 (1874-07-19)
en Penzing
Morto 22-an de aprilo 1954 (1954-04-22) (79-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto • historiisto de kristanismo • astrologo • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf Joseph LANZ, konata ankaŭ sub la nomo Jörg Lanz von Liebenfels [mankas fonto](n. 19-a de julio 1874 en Vieno; m. 22-a de aprilo 1954 en Vieno) estis rasideologo komence de la 20-a jarcento kaj baza ideologo de la naziaj instruoj.

Li iam estis monaĥo en Heiligenkreuz kaj lia monaĥa nomo estis Georgo (Jörg, laŭ germana formo)

La plej gravaj eldonaj aktivadoj de Lanz estis lia verko Theozoologie («Di-zoologio»), en kiu li priskribas, ke la dioj kaj idoloj de la antikvaj homoj estis duonbestoj aŭ duonhomoj, kiujn la homoj kreis por seksumi kun ili, kaj ke Jesuo estis arja saĝulo, kiu kontraŭbatalis tiun ĉi sodomion. Krome li propagandas en tiu ĉi verko la rasan purigan bredadon (Rassenreinzucht) kiel la vojon al la saviĝo de la homaro, kiu tiel povas reatingi la paradizon, el kiu ĝi estis elpelita pro la miksado de la rasoj: de la di-similaj blonduloj, arjuloj kun la demonsimilaj nigruloj.

Krome Lanz eldonis revuon Ostara, en kiu li pli propagandis sian instruon.

Kvankam liaj teorioj aspektas strangaj, la pensado de Lanz gravas pro lia influo super la nazioj: En sia libro "Mein Kampf" Adolf Hitler priskribas, kiel li kontaktiĝas al "Ostara". Kaj fakte oni en la posta reala politiko de la nazia Germanujo vidas multajn paralelaĵojn al la pli fruaj postuloj en la verkoj de Lanz. Laŭdire, Lanz ankaŭ proponis la svastikon kiel simbolo de arjoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.