Adolf Mildwurf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Mildwurf
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30)
Morto 20-an de aprilo 1978 (1978-04-20) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Adolf MILDWURF, pollandano, doktoro de politikaj sciencoj, ĵurnalisto. Naskiĝis 1900 en Przemyśl. Esperantisto de 1916. Aranĝis studentan fakkunvenon dum la UK 1924 en Vieno. Multaj paroladoj en W. Kiel Ĉe-metoda instruisto gvidis en 1933 multajn kursojn en Danio; fondis tie tri grupojn. Kunlaboranto de HDE.[1]

Mistera vivo[redakti | redakti fonton]

Borsboom skribis pri la vivo de Mildwurf, unu el la "neforgesendaj Esperantistoj".[2] Mildwurf naskiĝis en Przemysl, en (poste) pola teritorio, en 1900, esperantistiĝis en 1916, kaj fariĝis instruisto laŭ la Cseh-metodo en la 30-aj jaroj, vojaĝante kaj propagandante interalie in Danio. Mankas ĉiu spuro de Adolf Mildwurf inter 1933 kaj 1945, sed li reaperas en Britio post 1946, nun kiel senŝtatulo. Denove li vojaĝas kaj propagandas Esperanton, kaj fariĝas brita civitano en 1957. Post 1964, kiam ĉesas lia korespondado kun Andreo Cseh, li denove malaperas, kaj Borsboom notas, ke en la E- eldonaĵoj eĉ mankas nekrologo – ni ne scias, kie kaj kiam li mortis.

Martin Purdy esploris la spurojn de Mildwurf per modernaj geneologiaj rimedoj.[3] Serĉante la nomon Mildwurf, li trovis iun Abraham Mildwurf, kiu naskiĝis je la 10-a de februaro 1900 kaj mortis en Londono la 20-an de aprilo 1978. Tiu Abraham aperas en la registroj por Camden, Londono, en 1959, do nelonge post kiam Adolf akiris britan civitanecon. Lia mortoloko[4] estas proksima al Camden – je nur kelkaj stratoj pli norde. Purdy trovis liston de studentoj en gimnazio en Przemysl, la naskiĝloko de la serĉato, en 1915: ĝi entenas la nomon Abraham Mildwurf.[5] Same en germanlingva libro pri judaj aŭtoroj en Aŭstrio, kie oni nomas Abrahamon lingvo-instruisto.[6]

Purdy tial hipotezis, "ke nia serĉato naskiĝis Abraham, kaj poste ŝanĝis sian nomon al Adolf (pro kreskanta antisemitismo en orienta Eŭropo?) inter ĉ. 1916-1933. Nature, porti la nomon Adolf en Britio dum la dua mondmilito mem kreus problemojn, do li eble re-alprenis sian unuan nomon dum tiu tempo."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedio de Esperanto, Vol. II p 371, https://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-m.htm
  2. Borsboom, Ed: Kie miozotas memor’, IEI, Hago, Nederlando, 2017. ISBN 978-90-805651-4-2
  3. La Serĉo por Adolf Mildwurf, Martin Purdy, en Aŭstraliaj Esperantistoj, redaktoro Roger Springer, n-ro 384, p 6, 2018
  4. Publika dokumento pri postlasaĵoj (el ancestry.com; trovita 29/5/2018): la lasta adreso de Abraham Mildwurf (ankaŭ konita kiel “Mildurf”) estis 9B Glenloch Road, London NW3.
  5. Listo de klasanoj en “C.K. Gymnasium” (altlernejo), Przemysl, por la jaro 1914-15, en kiu aperas “Mildwurf Abraham” sub “Class III”: http://yourjewishgem.blogspot.com/2014/04/1914-1915-przemysl- school-report-ck.html (trovita 31/5/2018)
  6. Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft (Manlibro pri aŭstraj geaŭtoroj de juda deveno), Österreichische Nationalbibliothek, Vieno, 2011, en kiu Abraham Mildwurf aperas kiel lingvoinstruisto (sen klara dato pri lia agado kiel instruisto): https://books.google.co.nz/books?id=QnrPXZ_eT44C&pg=PA1713&lpg=PA1713&dq=%22mildwurf%22+%22sprachlehrer (trovita 31/5/2018)