Aerkamerbloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruado de loĝejo per betonblokoj
Apartiga muro kaj U-formaj ligblokoj

Aerkamerbloko estas granddimensia konstruŝtono por muroj el betonomalpeza betono kun aeraj kameroj vertikalaj. La aerkameroj plibonigas la termoizoladon de la ŝtonoj. La aerkameroj de la betonŝtonoj plej ofte estas ortangulaj.

La aerkameroj sur la supra surfaco estas fermitaj por ke la mortero, kiu fiksas la ŝtonblokojn, ne trafalau. Je la malsupra surfaco la aerkameroj estas malfermitaj por ke la mortero de sube povu enpenetri la ŝtonon iomete. La plej ofta materialo por fari tiujn blokojn estas pumiko. Sed ankaŭ ekzistas ŝtonoj el kalksabloŝtonoargilo kun vertikalaj aerkameroj.

Fabrikejo de tiuj ŝtonoj ekzemple ekzistas en la germana regiono Pellenz, kie oni uzas la pumiktavolon de la iamaj vulkanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]