Pellenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de la teritorio
Burgo Wernerseck

La Pellenz estas montetara lando en la nord-okcidenta parto de la mezrejna baseno inter Mayen kaj Andernach. Krome ekzistas komunumaro kun la sama nomo en Rejnlando-Palatinato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Al Pellenz apartenas la industriaj komunumoj Ochtendung, Kruft, Nickenich, Plaidt kaj Kretz , krome Niedermendig (hodiaŭ Mendig), Kottenheim, Thür kaj la rande de la Maifeld situanta Polch. La regiono troviĝas apud la aŭtoŝoseo A61. La fervoja linio Pellenz-Eifel iras tra la regiono.

La montetara pejzaĝo malaltiĝas direkte al la rejna valo. Vulkanaj montetpintoj karakterizas la pejzaĝon. La rivero Nette estas la suda limo al la Maifeld.

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

En Pellenz arkeologoj malkovris homajn setlejojn de pli ol 300.000 jaroj. Troviĝis tie keltaj kaj romiaj restaĵoj. Turista allogaĵo estas Burgo Wernerseck.

La teritorio apartenis al la iama grafo de Virneburg Grafoj de Virneburg. La nomo Pellenz verŝajne venis de la latina „palatium“ (palasto) aŭ „terra palatina“ (Palatinlando).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la regiono estas dominas agrikulturo. Videblas ĉie la subĉiela ekspluatado de pumiko kaj lafo. Fabrikoj por konstrumaterialo (aerkamerblokoj) abundas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.3833333333337.35