Maifeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
karto de la regiono Maifeld
Burgo Eltz

Maifeld estas teritorio kaj parto de la Mezrejna baseno. Ĝi situas oriente de Ejfelo kaj sudokcidente de Koblenco, kaj aspektas montetare.

La altebenaĵo havas la altecon de ĉirkaŭ 400 m super marnivelo. Oni povas dividi ĝin en Obermaifeld sude de Mayen kaj oriente Niedermaifeld sudokcidente de Koblenz. La riveroj Mozelo en sudoriento kaj Elz en sudokcidento formas la limon. En nordokcidento la rivero Nette estas la limo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La regiono estas uzata preskaŭ ekskluzive por grandarea grenkultivado. Nur malmultaj grandaj bienoj mastrumas la ondantajn kampojn. La grundoj estas tre fekundaj. Urbetoj en la regiono estas Polch en la distrikto Mayen-Koblenz kaj Münstermaifeld.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]