Afrika krekso
Afrika krekso (Crecopsis egregia) | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Verde, la tutan jaron; oranĝe, someraj reproduktejoj. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La afrika krekso (science: Crecopsis egregia, ne la afrika kreko) estas birdo en la raleda familio kiu nestas en la plej granda parto de Afriko sude de Saharo fore de la sekega sudo kaj sudokcidento. Ĝi estas sezone malrara en la plejo de ĝia vivteritorio ekskluzive de la pluvarbaroj kaj areoj kiuj havas malaltan jaran pluvfalon. Tiu krekso estas parta migranto, formovanta de la ekvatoro tiel frua kiel la pluvoj kreskigas sufiĉan herbokovron por permesi ĝin nesti aliloke. Estis kelkaj raportoj pri vagantaj birdoj atingantaj atlantikajn insulojn. Tiu ĉi specio nestas en vasta varieco de herbejaj tipoj kaj agrikulturaj kampoj kun altaj rikoltplantoj kiujn ĝi povus uzi.
Temas pri malgranda krekso, kiu havas brun-striecan nigrecan supran korpon, bluec-grizajn malsuprajn partojn kaj nigrablankan striecon sur la flankoj kaj stomako. Ĝi havas en la bazo ruĝan bekon, ruĝajn okulojn kaj blankan linion el la beko ĝis super la okulo. Ĝi estas pli malgranda ol ĝia plej proksima parenco, la krekso, tiu specio estas ankaŭ pli hele pluma kaj havas okulan strion. La Afrika krekso havas gamon de krioj, la plej karakteriza estas serio de rapidaj raspantaj krrr-notoj. Ĝi estas aktiva dum la tago kaj estas teritoria dum kaj la nestosezono kaj fore; la masklo havas elmontron kaj flugus apud teritoribordoj.




