Agege

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agege
local government area of Nigeria
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 6° 37′ N, 3° 20′ O (mapo)6.62194444444443.3258333333333Koordinatoj: 6° 37′ N, 3° 20′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Agege (Niĝerio)
Agege (Niĝerio)
DEC
Agege
Agege
Situo de Agege

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Agege [+]
vdr

Agege estas administracia unuo ("Local Government Area") en Ikeja, Lagosa Ŝtato, Niĝerio.

Agege limas kun la norda parto de Lagoso el Dopemu ŝoseo tra strato Anu-oluwapo ĝis Olukosi al Fagbola tra strato Osobu ĝis Orile ŝoseo ĝis la Malnova Aŭtoŝoseo Agege ĉe Nitel. Kun la suda parto de Lagoso ĝi etendas el bazaro Aŝade ĝis la strato Akilo. Kun la orienta parto de Lagoso ĝi etendas el ŝoseo Oba ogunji ĝis la Aŭtoŝoseo Agege ĉe Nitel oficejo. Kun la okcidenta parto de Lagoso ĝi etendas el rapida vojo Abeokuta ĝis limo kun Ikeja Local government ĝis kruciĝo Dopemu.[1]

La loĝantaro de Agege estas mult-etna sed la Avorioj estas la indiĝenaj lokanoj. La plej gravaj komunumoj kiuj formas Agege estas Ogba, Asade, Dopemu, Orile, Magbon, Oko-Oba, Atobaje, Gbogunleri, Isale Oja, Oke-Koto, Panada, Tabon-Tabon, Ajegunle, Sango, Keke, Papa uku/Olusanya, Oniwaya, Moricas, Iloro, Mangoro, Darocha, Onipetesi, Alfa Nla kaj Agbotikuyo. La loĝantoj de Agege estas esence []joruboj]] kun ankaŭ disa populacio de nejoruba parolantaro.[2]

La 3an de Junio 2012, aviadilo de flugo Dana Air Flight 992 akcidentis sur loĝejoj en Agege dum la klopodo surterigi en la Murtala Muhammed Internacia Flughaveno, kaj mortis ĉiuj 153 personoj enaviadile kaj 10 aliaj personoj surgrunde.[3]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Arkivita kopio". Arkivita el la originalo en 2014-01-21. Alirita en 2014-01-26.
  2. "Welcome to Agege Local Government". 2007-09-29. Arkivita el la originalo en 2007-09-29. Alirita en 2018-01-13.
  3. Urquhart, Conal (3a de Junio 2012). "At least 147 Killed in Nigeria Plane Crash". The Guardian. London. Alirita la 21an de Marto 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]