Agentejo Anadolu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agentejo Anadolu
novaĵagentejoŝtata entrepreno vd
Dum 1920 - nekonata/nuntempe
Jura formo novaĵagentejo
Fondintoj Halide Edib Adıvar • Adnan Adıvar vd
Sidejo Turkio
Lando Turkio
TTT Oficiala retejo
vdr

Agentejo Anadolu (turke Anadolu Ajansı, laŭvorta traduko Anatolia Agentejo, mallongigita AA) estas ŝtate posedata novaĵagentejo en Turkio, do ĝi estas ŝtata entrepreno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Agentejo Anadolu estis fondita en 1920 dum la Milito por Turka Sendependiĝo fare de la ordo de Mustafa Kemal Atatürk. Ĉar la ĉefurbo de la Otomana ImperioKonstantinopolo – estis sub la kontrolo de la otomana sultano, ĉiuj gazetoj estis ankaŭ sub la regado de la sultano kune kun britaj okupantoj, kaj estis necese por la revolucia registaro starigi komunikilon kaj novaĵreton por Anatolio kaj Rumelio, la sudaj balkanaj regionoj de la Otomana Imperio, nun la eŭropaj ŝtatoj de norde Bosnio kaj Hercegovino kaj Bulgario ĝis sude Grekio. Ĵurnalisto Yunus Nadi Abalıoğlu kaj verkisto Halide Edip, ambaŭ fuĝintaj el la okupita ĉefurbo, kunvenis en Geyve kaj konkludis, ke necesas nova turka gazetara agentejo. La agentejo estis oficiale lanĉita la 6-an de aprilo 1920, 17 tagojn antaŭ ol la Granda Nacia Asembleo de Turkio kunvenis unuafoje. Ĝi sciigis la unuan leĝaron pasigitan fare de la Asembleo, kiu establis la Respublikon de Turkio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]