Agnes Bøgh-Høgsted

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Agnes Bøgh-Høgsted
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1884 (1884-07-15)
Morto 30-an de septembro 1959 (1959-09-30) (75-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Agnes Elfrida BØGH-HØGSTED (naskiĝis la 15-an de julio 1884 en Arhuzo; mortis la 30-an de septembro 1959) estis dana esperantistino. Ŝi edziniĝis en 1906 al oratoro kaj pastro Peter P. Høgsted ĉe "La libera eklezio", en kiu societo ŝi faris liberan, religian laboron dum 30 jaroj. Kun sia edzo kaj sep amikoj ŝi fondis en 1909 Konversacian Esperantistan Klubon de Aarhus. En dana lingvo aperis kelkaj beletraj verkoj de ŝi.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Pli ol Fantazio, tradukis C. Graversen. Åbyhøj: Dansk Esperanto-Forlag. 70 paĝoj. 1-a eldono 1946, 2-a eldono 1967.
  • Misteroj de l' Vivo, noveloj, tradukis C. Graversen. Åbyhøj: Dansk Esperanto-Forlag. 97 paĝoj. 1950.