Agoj de Petro kaj Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agoj de Petro kaj Paŭlo
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
Pentraĵa priskribo de la disputo inter Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj Simon Magus (de Avanzino Nucci).

La agoj de Petro kaj Paŭlopasiono de Petro kaj Paŭlo estas apokrifo de la Nova Testamento rilate la apostolojn Petron kaj Paŭlon, verkita greklingve post la 4-a jarcento.

La teksto priskribas la alvenon de Petro kaj Paŭlo al Romo.

La kruelega Simon Magus kaŝinstigas Neronon kontraŭ la du apostoloj. La dokumento aparte priskribas longan disputon inter la tri antaŭ la imperiestro. Simon Magus promesas al la imperiestro ke mem supreniras al la ĉielo sub liaj okuloj; li efektive ekflugas kaj Nerono konvinkiĝas pri la sincereco de Simon Magus, sed Petro ekpreĝas kaj Simon falas teren kaj mortas.

Nerono enprizonigas Petron kaj Paŭlon kaj ilin mortokondamnas. Paŭlo estas senkapigita laŭlonge de la ostia vojo, kaj antaŭ morti sanigas okulon de virino Perpetua. Oni pretas krucumi Petron sed tiu ekdiras: "”Mi ne indas esti krucumita kiel mia Sinjoro”", kaj oni lin krucumas kun la kapo al malalto.

Je la konsidero ke la kompilado multe malfruas kaj la stilo odoras tro fabele, la apokrifo ne povas esti taksata fidela historia raporto, malgraŭ ke oni ne povas ekskludi ke ĝi povas repreni antaŭajn buŝajn tradiciojn kvankam enplektitajn en fabeloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • angle [1] Anglalingvaj Agoj de Petro kaj Paŭlo.
  • angle [2] el la retejo Christian Classics Ethereal Library
  • angle [3] el la retejo gnosis.org