Agrasen ki Baoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agrasen ki Baoli
stepwell [+]

LandoBarato
SituoDelhio
- koordinatoj28° 37′ 34″ N, 77° 13′ 30″ O (mapo)28.6261666777.22508333Koordinatoj: 28° 37′ 34″ N, 77° 13′ 30″ O (mapo)

Arkitektura stiloHindia

Agrasen ki Baoli (Barato)
Agrasen ki Baoli (Barato)
DEC
Agrasen ki Baoli
Agrasen ki Baoli
Map
Agrasen ki Baoli
Vikimedia Komunejo:  Agrasen ki Baoli [+]
vdr
Agrasen ki Baoli en Delhio. La nuntempa strukturo estis konstruita en la 14a jarcento fare de la komunumo Agraŭal, kiu indikas sian originon el la reĝo Agrasen.[1] Oni supozas, ke la origina strukturo estis konstruita de la reĝo Agrasen[2] dum la epoko de la eposo Mahabharata.

Agrasen ki Baoli (konata ankaŭ kiel Ugrasen ki Baodi), estas la nomo de protektita monumento je la konto de la Arkeologia Servo de Barato (ASI) laŭ la Leĝo pri Antikvaj Monumentoj kaj Arkeologiaj Lokoj de 1958, kiu konsistas en 60-metra longa kaj 15-metra larĝa historia ŝtupo-puto en la strato Hailey[3] apud la Placo Connaught, Jantar Mantar, en Nov-Delhio, Barato.[4] Kvankam ne estas konataj historiaj registroj kiu certigas pri kiu konstruis Agrasen ki Baoli, oni supozas, ke ĝi estis origine konstruita de la legenda reĝo Agrasen,[5] kaj rekonstruita en la 14a jarcento fare de la Agraŭala komunumo kiu indikas sian originon el la maharaĝo Agrasen. La Baoli estas malferma ĉiutage. La vizitata horaro de la baoli estas 9 AM al 5 PM.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agrasen Ki Baoli. AgrasenKiBaoli.com. Alirita 2015-08-04.
  2. Mittal, J.P. (2006), History of Ancient India (4250 BC to 637 AD) p. 675, (ISBN 978-81-269-0616-1) (Tiu aŭtoro konsideras la reĝon Agrasen certa historia figuro)
  3. Nome konekta vojo inter Kasturba Gandhi kaj Baraĥamba,
  4. Agrasen ki Baoli gets new lease of life. The Times of India, 2a de januaro 2002. Alirita el [1] Arkivigite je 2013-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita el la 26a de septembro 2013 en Wayback Machine.
  5. Mittal, J.P. (2006), History of Ancient India (4250 BCE to 637 CE) page 675, ISBN 978-81-269-0616-1 (Tiu aŭtoro konsideras la reĝon Agrasen certa historia figuro)
  6. [2] Alirita la 2an de majo 2019.