Aguaviva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aguaviva
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44566
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 565  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 0° 12′ U (mapo)40.823611111111-0.19749999999999Koordinatoj: 40° 49′ N, 0° 12′ U (mapo) [+]
Alto 549 m [+]
Areo 42,150653 km² ( 421 5.0 653 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aguaviva (Provinco Teruelo)
Aguaviva (Provinco Teruelo)
DEC
Aguaviva
Aguaviva
Situo de Aguaviva
Aguaviva (Hispanio)
Aguaviva (Hispanio)
DEC
Aguaviva
Aguaviva
Situo de Aguaviva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguaviva [+]
vdr

Aguaviva [agŭaBIba] kaj AiguavivaAiguaviva de Bergantes en kataluna, estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 132 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 549 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudo de la komarko en kiu ĝi limas kun tiu de La Ginebrosa nordoriente kaj kun Mas de las Matas okcidente. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-1409 sudokcidente de La Ginebrosa, nordoriente de Las Parras de Castellote laŭ la provinca ŝoseo TE-8301, kaj oriente kaj apude al Mas de las Matas; Aguaviva estas en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon, fakte tre apartan variaĵon de la katalun-valencia.

La plej alta pinto estas La Tornera, je 926 msm kaj la plej malalta je la kunfluejo de la riveroj Guadalope kaj ties alfluanto Bergantes je ĉirkaŭ 450 msm. La municipa teritorio limas kun Castellote, Mas de las Matas, La Ginebrosa, Zorita del Maestrazgo kaj Las Parras de Castellote.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero fare de kristanoj okazis en 1169 fare de Alfonso la 2-a de Aragono.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Aguaviva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 547 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. En la 2000-aj jaroj estis ambicia municipa iniciato altiri eksterlandajn familiojn, ĉefe el Rumanio kaj Sudameriko, havigante al ili loĝadon kaj laborlokojn, kaj tiel oni altiĝis el 592 loĝantoj en 2000 al 718 en 2008. Sed poste venis seniluziiĝo, nebonaj rilatoj de lokanoj kun novalvenintoj, plej granda parto el tiuj foriris kaj Aguaviva perdis loĝantaron ĝis 514 loĝantoj en 2019. En 2021 la loĝantaro kreskiĝis iomete ĝis 547 loĝantoj de 2021. Pri tiu afero oni realigis diversajn dokumentajn filmojn.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, olivarboj), brutobredado (porkoj, ŝafoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la gotik-baroka preĝejo, ermitejoj, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]