Aguilar del Alfambra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aguilar del Alfambra
Aguilar del Alfambra 01.JPG
Administrado
Poŝtkodo 44156 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 81  (2022) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 0° 48′ U (mapo)40.588611111111-0.79416666666668Koordinatoj: 40° 35′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 1 302 m [+]
Areo 39,044777 km² ( 390 4.4 777 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Aguilar del Alfambra
Situo de Aguilar del Alfambra

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Aguilar del Alfambra [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aguilar del Alfambra [agiLAR delalFAMbra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gorĝoj.

Ĝi estas je 46 km norde de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas apude de Camarillas trans la ŝoseo A-228.

La orografio de la municipo estas markita de la valo de rivero Alfambra kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La loĝloko mem kuŝas je 1180 msm.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj rura turismo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Aguilar del Alfambra oni malaltiĝis ĝis nunaj 76 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]