Aiud
Aiud · Nagyenyed · Strassburg am Mieresch | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Alba | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 515200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 21 307 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 150 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 19′ N, 23° 43′ O (mapo)46.31027777777823.716666666667Koordinatoj: 46° 19′ N, 23° 43′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 260 m [+] | ||||
Areo | 142,2 km² (14 220 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aiud [+] | |||||
Aiud [ajud'] (hungare Nagyenyed [nadjenjed], germane Strassburg am Mieresch) estas urbo en Rumanio. Ĝi situas laŭ la rivereto Aiud, nord-nordoriente de la urbo Alba Iulia, kaj estas parto de la distrikto Alba kaj de la kultura regiono Transilvanio. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Aiudul de Sus, Ciumbrud, Gâmbaș, Gârbova de Jos, Gârbova de Sus, Măgina, Păgâda kaj Sâncrai.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1992 estis 24 619 loĝantoj (pli ol 80 % rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 21 307 loĝantoj sur areo de 142,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 150 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝiaj unuaj skribaj mencioj estas en 1293-1301, 1332 kiel ekleziejo. La urbo havis tre gravan rolon en la kulturo de Transilvanio. En 1662 translokiĝis tien la kolegio el Alba Iulia, kiu fariĝis la Schola Transilvanica (lernejo de Transilvanio), en kiu ĝis 1848 lernis pli ol 100 mil lernantoj. La 8-an de decembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye (germane Komitat Unterweißenburg, latine comitatus Albensis inferior).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Hantz Lám Irén: Város az Őrhegy alatt - Nagyenyed szóban-képben. Stúdium Kiadó, Kolozsvár.
- Jakó Zsigmond-István Juhász: Nagyenyedi diákok 1662-1848 hungare (Lernintoj de Aiud), 1979[1] Arkivigite je 2013-03-13 per la retarkivo Wayback Machine.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Retpaĵo (hungare)
- plia loka retejo (rumane)