Akademio de Sankta Luko
Akademio de Sankta Luko | ||
---|---|---|
![]() | ||
akademio | ||
Dum | 1577 - nuntempe | |
Lando | Italio | |
Dungitoj | 3 (stato: 2019) | |
filiaj kompanioj | Biblioteca dell'Accademia nazionale di San Luca vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Akademio de Sankta Luko (itallingve Accademia di San Luca) estas artista asocio de Romo fondita en 1577. Ĝi vere aktiviĝis ekde la enoficiĝo de sia unua direktoro (Principe) Federico Zuccaro en 1593. La asocio ricevis la nomon de Sankta Luko, kiu laŭtradicie pentris la unuan portreton de la Virgulino Maria.
Ĝi situas apud la fontano de Trevi.
La Akademio de Sankta Luko restas aktiva ĝis hodiaŭ : ĝi zorgas pri la statuto de ĉiu membra artisto, kiu devas donaci almenaŭ unu verkon al la institucio por ĉiamigi sian memoron. La verkoj donacitaj de la variaj membroj depost la kreado de la akademio estas prezentitaj ene de la akademia muzeo, en la palazzo Carpegna.