Esploro pri Aragona Filologio
Aspekto
Pending
| Esploro pri Aragona Filologio | |
|---|---|
| organizaĵo | |
| Informoj | |
| fondodato | 15-a de julio 2006 |
| lando | Hispanio |
| urbo | Zaragozo |
| Nombroj | |
| nombro de studentoj | |
| nombro de kunlaborantoj | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] |
La Esploro pri Aragona Filologio (EFA, aragone Estudio de Filolochía Aragonesa), kiu funkciis dum la unuaj 19 jaroj post sia starigo sub la registrita varmarko Academia de l'Aragonés (ACAR, aragone Akademio de la Aragona), estas kultura asocio kreata la 15-a de julio 2006 dum la II Congreso de l'Aragonés (dua kongreso de la aragona) kun la celo funkcii kiel la lingva aŭtoritato de la aragona lingvo. Nuntempe ĝi ne estas oficiale agnoskata de la registaro de Aragono (Hispanio).
Kelkaj el la laboraĵoj de la akademio konsistas el la formulado de ortografiaj, gramatikaj kaj fonetikaj leĝoj por normigi ĉiujn variantojn de la aragona, intencante normigi la lingvon, sed defendante samtempe la dialektojn de la lingvo.
