Akva rezervujo Jesenice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akva rezervujo Jesenice
ĉeĥe: Vodní nádrž Jesenice
rezervujo
Malnova ponto trans Odrava, kiu kunigis municipon Všeboř
Oficiala nomo: Akva rezervujo Jesenice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Municipo Cheb
Rivero Odrava
Situo Akva rezervujo Jesenice
 - alteco 439,70 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 46″ N 12° 27′ 06″ O / 50.06278 °N, 12.45167 °O / 50.06278; 12.45167 (mapo)
Longo 753,1 m
Larĝo de digo 11 m
Alteco de digo 20,5 m
Maks. profundo 18,0 m
Volumeno 52 750 000,0 m3 (1 862 848 670 cu ft)
Akvokolektejo 411,04 km² (41 104 ha)
Areo 7,6 km² (760 ha)
Konstruita 1957–1961
Tipo de rezervujo ŝutita, tera
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jesenice Reservoir
Portalo pri Ĉeĥio

Akva rezervujo Jesenice estas valbaraĵa rezervujo situanta proksimume sep kilometrojn sudoriente de Cheb sur rivero Odrava. Ĝi komencis esti konstruata en la jaro 1957, finita ĝi estis en la jaro 1961. Ties longeco estas 12 kilometroj, en la plej profunda loko la akvo atingas profundecon 18 metroj. Sur digo kondukas ŝoseo I/21. Celo de la rezervujo estas kompensi plibonigadon de trafluoj en rivero Ohře por prenlokoj sur la suba parto de la fluo kaj ŝirmo antaŭ inundoj.

Ĉirkaŭ la akva rezervujo Jesenice etendiĝas kelke da municipoj kaj vilaĝoj: Podhrad, Všeboř, Dřenice, Jesenice, Okrouhlá kaj Mechová. En plimulto el ili troviĝas kampadejoj, kiuj servas por refreŝiĝado (baniĝado, tabulvelado, sporta fiŝkaptado). En Jesenice estas malpermesite trafiki navigilojn kun eksplodmotoro.

Trans Jesenice estis konstruita fervoja ponto en fervojlinio Plzeň – Cheb. Sude de Velká Všeboř troviĝas parte inundigita betona ponto, kies supra parto estas senĉese super la surfaco. Tiu ĉi ponto trans rivero Odrava foje kunigadis du partojn de municipo Všeboř, kies granda parto estis fare de la rezervujo inundigita. Hodiaŭ sur ambaŭ bordoj de la rezervujo troviĝas domaroj Velká Všeboř kaj Malá Všeboř.

Tragedio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Forkapto de lerneja aŭtobuso la 23-an de majo 1978.

En ĉirkaŭaĵo de la rezervujo estis la 23-an de majo 1978 forkaptita aŭtobuso kun 39 studentoj kaj ŝoforo fare de kuzoj Barešoj, kiuj armitaj volis transpaŝi la ŝtatlimon intencante veni ĝis Okcidenta Germanio.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Fotografioj[redakti | redakti fonton]