Akvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvino · Aquino
Akvino
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco FR Frozinono
Geografia situo 41° 30′ N, 13° 42′ O (mapo)41.513.7Koordinatoj: 41° 30′ N, 13° 42′ O (mapo)
Alto super marnivelo 106 m
Areo 19 km²
Loĝantaro 4932 (2023)
Loĝdenso 256 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Castrocielo, Piedimonte San Germano, Pignataro Interamna, Pontecorvo
Patrono Tomaso de Akvino kaj sankta Costantius
Festa tago 7-a de marto
Nomo de loĝantoj aquinati
Poŝtkodo 03031
Imposta kodo A348
Kodo laŭ ISTAT 060007
Telefona prefikso 0776
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Akvino (itallingve Aquino) estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Frozinono. Komence de 2023 en la komunumo vivis 4 932 loĝantoj sur areo de 19,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 256 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Tomaso de Akvino, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Castrocielo, Piedimonte San Germano, Pontecorvo kaj Pignataro Interamna. Ĝiaj koordinatoj estas 41,3&deg N / 13,4° E. La komunumo situas ĉe la itala aŭtovojo A1 inter Romo kaj Napolo. La nomo Akvino en Esperanto aparte konatas pro la teologo Tomaso de Akvino el la 13-a jarcento.

Kelkajn jarcentojn antaŭ la epoko tie ekzistis urbo nomata Aquinum kun ĉ. 40.000 loĝantoj, kiu estis detruita de invadantaj longobardoj. Restas el tiu tempo restaĵoj de templo kaj amfiteatro.

Ankaŭ en la "batalo de Cassino" dum la dua mondmilito Akvino estas severe damaĝita.

En Akvino naskiĝis la poeto Rinaldo d'Aquino (1227/28 – 1279/81).

En Roccasecca, ĉirkaŭ 6 km norde de Akvino, naskiĝis la teologo Tomaso de Akvino.

kirko en Akvino
panoramo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]