Akvobokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri stelaro. Por informoj pri la ujo, vidu la artikolon Bokalo.

La Akvobokalo estas malgranda stelaro en la konstelacio Akvisto. Malgraŭ sia malgrando kaj malheleco, la stelaro jam estis priskribita kaj bildigita en la antikvaj tempoj, interlige al la bildigo de la Akvisto, kiu mem havas nekonatan, antikvan devenon. Laŭ la tradicia bildigo de konstelacioj, ĝi havas la formon de bokalo el kiu elverŝiĝas akvo; laŭ kelkaj mitologioj, el tiu elverŝo fontas la rivero Nilo; laŭ la helena mitologio, ĝi konsistis el miksaĵo el akvo kaj nektaro, la dia trinkaĵo.

La Akvobokalo konsistas el kvar steloj: Gamo Akvista (γ Aqr), Zeto Akvista (ζ Aqr) kaj Eto Akvista (η Aqr) apartenas al la rando de la bokalo, dum Pio Akvista (π Aqr) reprezentas ĝian fundon.

Neniu el la kvar steloj havas videblan magnitudon pli grandan ol 4. Tamen, la stelaron eblas facile observi pro ĝia proksimeco al la facile rekonebla stelo Epsilono Pegaza (ε Peg), en la apuda konstelacio Pegazo. Krome, la Akvobokalo situas ĝuste laŭ la ĉiela ekvatoro, kio igas ĝin videbla el ĉiu ajn punkto sur la tera supraĵo.