Akvofalo Hlbočianský
Akvofalo Hlbočianský | |||
---|---|---|---|
akvofalo | |||
Lando | Slovakio | ||
Rivero | Hlbočianský rojo | ||
Montaro | Malgrandaj Karpatoj | ||
Parto de lando | Okcidenta Slovakio | ||
Alteco | 9 m | ||
Geografia situo | 48° 30′ 38″ N, 17° 24′ 39″ O (mapo)48.51055555555617.410833333333Koordinatoj: 48° 30′ 38″ N, 17° 24′ 39″ O (mapo) | ||
| |||
Kvanto de ŝtupoj | 1 | ||
Tipo | falas tra karsta sojlo, | ||
Aparteno al proktekita areo | Land protektita areo Malgrandaj Karpatoj | ||
Akvofaloj en Slovakio | |||
La Akvofalo Hlbočianský (slovake Hlbočianský vodopád) situas en la meza parto de la montaro Malgrandaj Karpatoj, okcidente de la vilaĝo Smolenice en la fino de valo Hlboča sur la teritorio de la Karsto de Smolenice. La Akvofalo sin verŝas tra kalkoŝtona sojlo, kiu ekestis pro erozio. Ĝi estas la sola akvofalo en ĉi montaro. La aspekto de akvofalo dependas de la kvanto de la akvo alfluanta de la fonto Hlbočianský. El la fonto sin nutras akvokondukilo servanta por provizo de trinkakvo. Nun akvofalo funkcias kiel intermita nur post abundaj pluvoj kaj printempe dum neĝdegelado.
Aliro
[redakti | redakti fonton]- Sur verdmarkita turista memlerneja piedvojo. Ĉe akvofalo estas informtabulo.
Informtabulo
[redakti | redakti fonton]La traduko de teksto sur tabulo, kiu estis ligita kun akvofalo: “La plej tipa surfaca formo de la Karsto de Smolenice estas la 100 metrojn profunda valo Hlboča, kiu aperis pro kemika kaj mekanika aktiveco de fluanta akvo. Nuntempe la fontakvo, kiuj dum estinteco trafluis la valon, estas kaptitaj sur la herbejo Vlčiareň kaj uzata kiel trinka akvo. Interesa estas ankaŭ 9 metrojn alta ŝtona ŝtupo en fino de la valo, kie dum abundaj pluvo kaj neĝodegelo la akvofluo kreas intermitan akvofalon, la unusolan en la Malgrandaj Karpatoj. Pro kirla movado de fluanta akvo malvaste super la akvofalo ekestis kirlaj potoj. Ĉe la formado de ĉi formoj, popole nomataj „kaldronetoj“, grave aktivas la fluidiga aktiveco de la akvo.“