Akvotransdonejo je Hamm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kluzo Hamm kun akvodisdonejo kaj pumpostacio (malsupre Lippe, supre kanalo)
Akvotransdonejo inter Lippe (malsupre) kaj kanalo (supre)

La akvotransdonejo je Hamm estas akvo-konstruteĥnika instalaĵo ĉe la kluzo je Hamm de la Datteln-Hamm-Kanalo. Ĝi servas al la akvomastrumado de la okcidentgermana kanalreto kaj de la rivero Lippe.

La supra interkluzejo inter la kanalŝtupoj Datteln, Herne, Monastero kaj Hamm provizas la okcidentgermanan kanalreton el Wesel-Datteln-, Rhein-Herne-, Dortmund-Ems- kaj Datteln-Hamm-Kanalo kaj tenas ĉiam egalan akvonivelon (±15 cm) en la unuopaj kanaloj. Kvankam alie ol riveroj kanaloj ne estas fluakvoj, tamen ĉiun jaron proksimume 550 milionoj kubometroj da akvo defluas direkten al Rejno, Ruhr kaj Emso (ĉefe pro kluzadoj) aŭ perdiĝas alimaniere, ekzemple pro uzado kiel malvarmigakvo, forflueto engrunden aŭ vaporiĝo. La akvotransdonoj el la rivero Lippe egaligas ĉi tiun perdon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.6867222222227.8205833333333