Lippe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lippe (apartigilo)
Lippe
La Lippe-fonto en Bad Lippspringe, dekstre la kastelo
rivero
Bazaj informoj
Situo Nordrejn-Vestfalio
Longeco 220 km
Averaĝa trafluo 23 m³/s
Fluo
Fonto apud Bad Lippspringe
- Alteco super marnivelo 134 m
Enfluejo apud Wesel en la Rejnon
- Alteco 20 m
Altecodiferenco 114 m
Geografio
Trairataj urboj Paderborn, Hamm, Lippstadt, Lünen, Marl, Dorsten, Wesel
Alfluantoj
- Dekstraj Glenne, Stever
- Maldekstraj Pader, Alme, Heder, Ahse, Seseke
vdr
Odina Okulo, la klarkontura marko de la Lippe-fonto
Lippe inter Werne kaj Bergkamen
La Lippe okcidente de Lünen, aerofoto

La Lippe estas 220 km longa, dekstra flankrivero de la Rejno en Nordrejn-Vestfalio kun akvokolekta baseno de 4 881,8 km². Je la nivelmezurilo Hamm la Lippe havas averaĝan forflukvanton de 23 m³/s.

Riveropaso[redakti | redakti fonton]

la Lippe fontas kiel karstofonto ĉe la okcidenta deklivo de la Egge-Montaro ene de la urboteritorio de Bad Lippspringe. Ekde tie ĝi fluas sudokcidenten al Paderborn, kie ĝi enprenas la akvon de la Pader kaj de la Alme. Apud Sande, urboparto de Paderborn, la rivera akvo estas barita ekde 1989 kiel Lippe-Lago, tamen ekde 2005 ĝi estas kondukata ĉirkaŭ la lago pro renaturigo. Ekde tie la Lippe fluas tra la suda parto de la Vestfalia Golfo kaj en tiu okcidenten tra Lippstadt; tuj post tiu la elnorde alvenanta Glenne enbuŝiĝas. Poste ĝi atingas Lippetal kaj Hamm, kie enfluas en ĝin la Ahse. Poste ĝi atingas la nordan randon de la Ruhr-Regiono, kie ĝi komence formas la limriveron inter Werne kaj Bergkamen. Ĝi tiam trafluas Lünen, enprenanta la akvon de la Seseke, kaj preteras Waltrop, Datteln, Olfen kaj Haltern, kie en ĝin enbuŝiĝas la Stever. Malantaŭ Marl, Dorsten kaj Hünxe ĝi finfine enbuŝiĝas en la Rejnon apud Wesel.

Paralele al la Lippe pasas ekde Paderborn ĝis Lippstadt la Boker-Heide-Kanalo, grava teknika kulturmemoraĵo de Vestfalio, ekde Hamm-Uentrop tra Bergkamen kaj Lünen ĝis Datteln la Datteln-Hamm-Kanalo kaj ekde tie ĝis la enbuŝiĝo la Wesel-Datteln-Kanalo.

La biciklovojo Römerroute kondukas pleparte laŭlonge de la Lippe.

Navigado sur la Lippe[redakti | redakti fonton]

La historio de la navigado sur la Lippe etendiĝas almenaŭ ĝis en la Romia epoko, ĉar jam la Romianoj uzis la rivervojon por transporti siajn varojn helpe de malgrandaj ŝipoj. En postaj tempoj la navigado sur la Lippe ne povis sufiĉe evolui, ĉar multaj muelejoj kaj sablobenkoj samkiel la doganbariloj obstaklis la navigadon. Sed kiam 1815 Vestfalio venis al Prusio kaj la Lippe laŭ sia tuta longeco estis Prusa, oni povis realigi la planojn por navigebligo kaj navigi ekonomie pro la forfalo de la doganbariloj. Oni finkonstruis la riveron per la starigo de kluzoj kaj preterkonduktaj kanaloj, tiel ke ekde 1826 ĝi estis traire navigebla ĝis Lippstadt. Transportataj estis precipe salo, greno, fererco, ŝtonoj kaj ligno. La ŝipiro de Hamm al Wesel daŭris kvar tagojn, de Hamm al Lippstadt unu tagon. Ĉevaloj sur haŭladaj vojoj trenis la frajtoŝipojn kontraŭfluen. Meze de la 19-a jarcento la unua vaporboato priveturis la Lippe. La alta konjunkturo de la navigado sur la Lippe daŭris nur mallongan tempon, ĉar la ŝiptransporto post la konstruo de la fervojlinioj ne plu estis ekonomia.

Akvoregulado kaj industria utiligo[redakti | redakti fonton]

Apud Hamm la Lippe servas la akvoprovizadon de la Germana kanalreto. Du pumpstacioj elprenas akvon el la Lippe kaj konduktas ĝin en la Datteln-Hamm-Kanalon. Kelkaj elektraj centraloj uzas la akvon por la malvarmigo. Pro tiu la akvotemperaturo altiĝas pli alten ol nature. Dum varmegaj someroj oni sisteme malŝaltas elektrocentralajn blokon por eviti plialtigon de la akvotemperaturo, kiu minacus la vivon de la fiŝoj vivantaj en la Lippe.

Urbo kaj komunumoj ĉe la Lippe[redakti | redakti fonton]

Alfluoj[redakti | redakti fonton]

Alfluo de la Pader en la Lippe

L = Liva, R = Dekstra alfluo

  • L - Pader
  • L - Alme – tiu estas ĉe sia enbuŝiĝo signife pli longa ol la Lippe ĝis tiu ĉi loko
  • L - Heder
  • R - Glenne
  • L - Ahse
  • L - Seseke
  • R - Stever

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]