Saltu al enhavo

Al di là del bene e del male

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al di là del bene e del male
filmo
Originala titolo Al di là del bene e del male
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 5 okt. 1977, 7 okt. 1977, 10 nov. 1977, 24 feb. 1978, 3 mar. 1978, 17 apr. 1978, 8 jun. 1978, 17 aŭg. 1979, 1 feb. 1982, 12 feb. 1982, 18 maj. 1984, 17 jul. 1984
Ĝenro samseksemeca filmo, filma dramo
Kameraado Armando Nannuzzi
Reĝisoro(j) Liliana Cavani
Scenaro Franco Arcalli • Liliana Cavani • Italo Moscati
Loko de rakonto Italio
Muziko de Charles Gounod
Rolantoj Dominique Sanda • Robert Powell • Erland Josephson • Virna Lisi • Nicoletta Machiavelli • Clara Colosimo • Carmen Scarpitta • Umberto Orsini • Elisa Cegani • Philippe Leroy • Amedeo Amodio • Renato Scarpa • Roberto Bruni • Guido Cerniglia • Élisabeth Wiener • Michael Degen • Anita Höfer
IMDb
vdr

Al di là del bene e del male (Trans bono kaj malbono) estas itala filmo de 1977 reĝisorita de Liliana Cavani, bazita libere en la libro Trans bono kaj malbono pri la vivo kaj tumulta rilato inter Friedrich Nietzsche, Paul Rée kaj Lou Andreas-Salomé, kaj protagonistigita de Dominique Sanda, Erland Josephson, Robert Powell, Virna Lisi kaj Phillipe Leroy.

Virna Lisi ricevis la Nastro d'argento (arĝenta bendo) pro sia ludado kiel Elisabeth Förster-Nietzsche.

La sonbendo uzas muzikon de Charles Gounod, Gustav Mahler, Wolfgang Amadeus Mozart, Robert Schumann kaj Richard Strauss.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Libere inspirita per realaj okazaĵoj en la vivo de Nietzsche, Paul Rée renkontas la libereman Lou von Salomé; post kiam ambaŭ renkontiĝas, la viro decidas geedziĝi kun ŝi sed Lou estas virino kiu sentus sin malliberigita en rilato. Amtriangulo tiam komenciĝas inter la tri junuloj; la situacio, aliflanke, estas plimalbonigita fare de la fratino de Friedrich, Elizabeto, kiu, nove enamiĝinta je sia frato, faras ĉion por certigi ke li restas for de kaj Paul kaj Lou, ĉar ambaŭ estas judoj kaj tial "koruptaj".

Sed Friedrich ne aŭskultas Elizabeton aŭ ŝian patrinon, kajforlasas la domon por iri kaj loĝi kun Lou kaj Paul: kunvivi tute ne estas facila, ĉar Lou unue flirtas kun Friedrich kaj poste kun Paul sed, ĉar ambaŭ kverelas, ŝi ŝajnigas havi seksan rilaton kun alia viro por resanigi la rilaton. La virino, ekkomprenante ke la situacio iĝas pli kaj pli malbona, elektas iri al Berlino kun Paul, lasante Friedrich sola. La viro sole renkontas la "demonon": post tiu renkontiĝo li decidas iri kaj resanigi rilatojn kun la aliaj du junuloj, sed ankaŭ ĉi-foje la rezulto estas negativa.

La rilato inter Paul kaj Lou ne estas bona ĉar ĝi estas "malferma" speco de rilato kaj Lou havas plurajn amantojn. Unun nokton, Karl, unu el la amantoj de Lou, provas fari memmortigon ĉar la virino ne volas geedziĝi kun li. Lou tiam sentiĝas devigita fari tion, ekigante la koleron kaj doloron de siaj eksamantoj. Paul iĝas kuracisto, sed post iom da tempo li estas celita ĉar li estas juda, kaj malaperas post kiam grupo de krimuloj trenas lin en arbuston, aŭgurante malbonan finon. Friedrich, aliflanke, iĝas freneza post kiam li ekscias ke Lou geedziĝis. Lou tiam iras por vidi Nietzsche kaj memoras ĉiujn bonajn tempojn kiujn ili pasigis kune.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]