Lou Andreas-Salomé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lou Andreas-Salomé
Lou um 1877.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 12-an de februaro 1861 (1861-02-12)
en Sankt-Peterburgo
Morto 5-an de februaro 1937 (1937-02-05) (75-jara)
en Göttingen
Kaŭzo de morto rena malfunkcio
Tombo Stadtfriedhof Göttingen
Ŝtataneco Germanio
Profesio verkisto, psikoanalizisto, eseisto, aŭtobiografo
Lingvoj germana lingvo, rusa lingvo, franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Friedrich Carl Andreas

v  d  r
Information icon.svg
Lou Salomé, Paul Rée kaj Friedrich Nietzsche (amtriopo (?)) en 1882.

Lou Andreas-Salomé (naskiĝis – kun la nomo Louise von Salomé – en 1861 en la rusa urbo Peterburgo (aŭ Sankt-Peterburgo)) estis german-rusa psikoanalizistino kaj verkistino.

Ŝia patro estis naskiĝinta en Francio en protestanta (hugenota) familio, kaj ŝia patrino estis de germana kaj dana devenoj. Ŝia familio estis sufiĉe riĉa kaj tre klera, kaj en ĝi oni parolis tri lingvojn: la germanan, francan kaj rusan. Okazis malkvieto kaj malharmonio en la familio, kiam ŝi rifuzis la protestantan konfirmacion kaj eksiĝis el la eklezio je la aĝo de 16 jaroj. Sed post du jaroj ŝi estis fascinita de protestanta pastoro, kiu akceptis ŝin kiel lernantinon kaj instruis ŝin pri multaj religiaj, literaturaj kaj filozofiaj temoj. La pastoro havis 25 jarojn pli ol ŝi, estis edziĝinta, sed volis geedziĝi kun ŝi. Tamen ŝi rifuzis. Malgraŭ tio ŝi vojaĝis kun li al Nederlando, kie li baptis ŝin “Lou” kaj ŝi akceptis la konfirmacion.

Du jarojn post la morto de ŝia patro, ŝia patrino kaj ŝi transloĝiĝis en 1880 al Zuriko en Svislando, kie ŝi vizitadis ĝis la sekva jaro kiel gaststudentino la Universitaton (unu el la malmultaj kiuj tiutempe akceptis virinojn). Ŝi interesiĝis pri Filozofio kaj Teologio. Ĉar ekestis pulmomalsano, ŝi kaj ŝia patrino transloĝiĝis en 1882 al pli varma regiono, al la itala ĉefurbo Romo. Tie ŝi eniris rondon de intelektuloj kaj artistoj. Unu el ili estis la germana filozofo Paul Rée, amiko de Nietzsche. Li enamiĝis al ŝi kaj volis geedziĝi kun ŝi. Ŝi rifuzis, sed la du iĝis grandaj geamikoj. Baldaŭ Nietzsche, al kiu Rée estis entuziasme skribinta pri ŝi, alvenis al Romo, ankaŭ enamiĝis kaj ankaŭ volis geedziĝi kun ŝi. Denove ŝi rifuzis, sed ŝi akceptis Nietzsche kiel amikon, instruanton kaj interparolanton. Ŝi eĉ proponis, ke la tri (la du filozofoj kaj ŝi) vivu kaj laboru en Parizo (kio ne okazis). La rilatoj kun Paul Rée estis sufiĉe trankvilaj, sed kun Nietzsche ili estis komplikaj. Inter la du viroj estiĝis ĵaluzo, kaj post nur kelkaj monatoj, en aŭtuno de 1882, Nietzsche disiĝis definitive de la du aliaj. Lou kaj Paul vivis kune – kiel amikoj – de 1882 ĝis 1885 en Berlino.

Ŝi partoprenis en la renkontiĝoj de liaj amikoj, ĉefe sciencistoj kaj filozofoj. Ŝi estis la ununura virino en tiu rondo. En 1885 ŝi publikigis sian unuan libron (sub la pseŭdonimo Henri Lou), t.e. la romanon “En la batalo pri Dio” (Im Kampf um Gott), kiu ricevis bonan kritikon. Tiel ŝi iĝis konata en la Berlina socio.

Baldaŭ ŝi ekkonis la orientaliston Friedrich Carl Andreas, kiu faris edziĝproponon.  Post kelka tempo (i.a. post lia provo de sinmortigo) ŝi akceptis, postulante ke ili ne havu seksajn rilatojn. Li akceptis tion, kaj ili geedziĝis en 1887. Ŝia edzo akceptis ankaŭ, ke ŝi havis plurajn amantojn kaj ke ŝi faris vojaĝojn sole (aŭ kun amantoj). Siaflanke ŝi akceptis, ke li havis seksajn rilatojn kun ilia servistino, kaj ŝi eĉ prizorgis la tiel naskitan infanon, post kiam la patrino estis mortinta. Ŝi ankaŭ prizorgis la domajn aferojn (antaŭ kaj post kiam ili transloĝiĝis al Göttingen [Gotingeno] en 1903).

Ankoraŭ en Berlino ŝi partoprenis ekde 1890 en alia rondo de intelektuloj, precipe de poetoj kaj aliaj literaraj verkistoj. En 1892 aperis ŝia libro Henrik Ibsens Frauengestalten (La inaj figuroj de Henrik Ibsen), kiu ankaŭ ricevis tre bonan kritikon.

En 1897 ŝi vizitis amikinon en Muniko, kie vivis la nur 21-jaraĝa poeto Rainer Maria Rilke. Li enamiĝis al ŝi (15 jarojn pli aĝa) kaj penis konkeri ŝian koron. Post kelka tempo li sukcesis, kaj ili loĝis kune dum la someraj monatoj en kamparana domo. Ankaŭ ŝi estis enamiĝinta. Kiam ŝi reiris al Berlino, li akompanis ŝin. Li ekloĝis proksime al ŝia hejmo, kie li pasigis plejmultan tempon kun ŝi en la kuirejo (kie ŝi kutime vivis kaj laboris), dum ŝia edzo laboris en la loĝoĉambro. Ŝi havis grandan influon sur la poeton, konigante al li la filozofion de Nietzsche kaj gravajn rusajn aŭtorojn (ekzemple Tolstoj). Li eĉ lernis la rusan por legi iliajn verkojn en la originala lingvo. En 1899 kaj en 1900 ili faris kune du longajn vojaĝojn al Rusio. Kiam ŝi perceptis, ke li ekhavis psikajn problemojn, ŝi decidis disiĝi de li. Tamen la du restis geamikoj ĝis lia morto en 1926.

Alia ŝia amanto, 15 jarojn pli juna psikiatro, iris kun ŝi en 1911 al kongreso pri psikanalizo en la germana urbo Weimar, kie ŝi renkontis Sigmund Freud kaj komencis interesiĝi pri psikanalizo. La saman jaron ŝi publikigis la libron Die Erotik (La eroto), kiu temas pri virina sekseco. En Vieno ŝi ĉeestis prelegojn de Freud kaj partoprenis en diskutoj en rondo de psikanalizistoj. Freud tre estimis ŝin kaj konsilis al ŝi iĝi psikanalizistino – kion ŝi fakte faris. Ŝi estis unu el la unuaj psikanalizistinoj. Cetere ŝi iĝis amikino de la filino de Freud, Anna Freud. Ŝi publikigis kelkajn librojn en tiu kampo, krom romanoj kaj alitipaj verkoj (i.a. biografio pri Rilke kaj Friedrich Nietzsche in seinen Werken (Friedrich Nietzsche en siaj verkoj).

Ŝi daŭre loĝis kun sia edzo en Gotingeno. Kiam, en 1930, ŝi bezonis pasigi kelkajn semajnojn en hospitalo, li – maljuna kaj malsana – vizitis ŝin ĉiutage. La saman jaron li mortis, post 40-jara geedzeco. Ŝi mem suferis dum kelkaj jaroj je kancero kaj mortis en 1937.[1]

(Ĉi-tiu artikolo estas plejgrandparte kopio de du tekstoj aperintaj en la Esperanta Retradio (la 9-an kaj 16-an de januaro 2018), kiuj siavice baziĝas ĉefe sur artikolo en la germanlingva Vikipedio.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. sonartikolo de Herbert A. Welker el Brazilo en Esperanta Retradio