Paul Rée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Rée
Persona informo
Paul Rée
Naskiĝo 21-an de novembro 1849 (1849-11-21)
en Niepars
Morto 28-an de oktobro 1901 (1901-10-28) (51-jaraĝa)
en Grizono
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per morto per falo vd
Tombo San Gian (Celerina) vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Okupo kuracistoverkistofilozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul RÉE (Bartelshagen, Antaŭpomerio, 21-a de Novembro 1849 - Celerina, Svisio, 28-a de Oktobro 1901) estis germana filozofo.

Li estis filo de riĉa entreprenisto kaj terposedanto. Li studis Filozofion kaj Juron en la Universitato de Lepsiko. En 1870 estis rekrutita en la armeo kaj postita al la fronto. Vundita en la batalo de Saint-Privat, li revenis al Germanio, kie li entreprenis studojn de Juro, antaŭ reveni al la filozofio. Li mortis post fali el la ravino de Charnadüra, kiam li piediris tra la svisaj montoj, ĉe Celerina.

En la historio de la ideoj li estis konata kiel duaranga figuro pro sia amikeco kun Friedrich Nietzsche, sed ne kiel unuaranga filozofo. La majoritato de la ĝeneralaj juĝoj pri lia karaktero kaj lia verkaro kondukis al formuladoj de Nietzsche kaj ilia komuna amikino Lou Andreas-Salomé. Li profunde legis verkojn de Darwin, de Schopenhauer kaj de francaj verkistoj kiel La Bruyère kaj La Rochefoucauld, Rée arigis siajn diversajn studojn sub la titolo de "Psikologiaj observoj", kiuj priskribas la homan naturon tra literaturaj aforismoj kaj filozofia ekzegezo. En 1875 Rée estis akceptita por doktorigo en la Universitato de Halle kaj tiun saman jaron li produktis la doktorigan disertacion pri «la nobeleco» en la "Etiko" de Aristotelo. "La origino de la moralaj sentoj" estis verkita grandparte, en la aŭtuno 1877, en Sorrento, en kiu Rée kaj Nietzsche kunlaboris pro invito de Malwida von Meysenbug.

Rée estis akre kritikata de sia amiko Friedrich Nietzsche en la prefaco de La genealogio de la moralo.[1]​ En Februaro 1882, li vizitis Nietzsche en Ĝenovo, kie ili havas la oportunon ĉeesti en la ludado de La sinjorino kun kamelioj de Alexandre Dumas filo, kun Sarah Bernhardt en la ĉefrolo. Poste, responde al la invito de Malwida von Meysenbug, li translokiĝis al Romo, post peri sian tutan monon en la kasino de Montekarlo. La saman vesperon li konis «junan rusinon» kiu tuje altiros sian atenton: nome Lou Andreas-Salomé.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Psychologische Beobachtungen (Psikologiaj observoj), 1875
  • Der Ursprung der moralischen Empfindungen (La origino de la moralaj sentoj), 1877
  • Die Entstehung des Gewissens (La origino de la konscio), 1885
  • Die Illusion der Willensfreiheit (La iluzio de la libera volo), 1885
  • Gesammelte Werke, 1875-1885 (Kompletaj verkoj, 1875-1885), eld. Hubert Treiber, Berlino kaj Novjorko: Walter de Gruyter Verlag, 2004.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La genealogio de la moralo, prefaco, §4.