Aladár Farkas
FARKAS Aladár [Farkaŝ] estis rumania hungara ĵurnalisto, verkisto. Li naskiĝis en Debrecen en 1898 kaj mortis en Stokholmo en 1979.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Aladár Farkas estis redaktoro de Bukareŝto de la gazeto Brassói Lapok, enlandpolitika artikolisto, raportisto. Li translokiĝis en la 30-aj jaroj en Parizon. Post la dua mondmilito li vivis en Svedio.
Romanoj[redakti | redakti fonton]
- Szimulánsok (1933);
- Erkölcstelen szerződés (1935).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-04-15 per la retarkivo Wayback Machine