Aladár Molnár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Aladár Molnár, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Molnár Aladár estis hungara politikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1867). Lia nobela antaŭnomo estis nagy-réthei.

Aladár Molnár [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1839 en Veszprém (urbo). Li mortis la 18-an de aŭgusto 1881 en Habsburga Imperio en Gleichenberg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Molnár frekventis lernejon en Pápa, poste li iĝis kalvinana pastro. En 1862 li ekinstuis en ĉeflernejo en urbo Pest. Post 2 jaroj li studvojaĝis al Germanio, Italio, Svislando. En 1867 li ricevis postenon en la ministerio, kie li fervore helpis agojn de József Eötvös. En 1870 li vizitis eksterlandajn lernejojn. En 1872 li estis elektita deputito parlamenta.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A gépek jelentősége az emberiségre és a mezei gazdaságra nézve (1859)
  • A keresztyén hitfelekezetek tanrendszere (1864)
  • Svájczban és Bajorországban szerzett tanügyi tanulmányok (1872), germane en 1874)
  • A közoktatás története Magyarországon a XVIII. században (Historio de la edukado en Hungarujo en la 18-a jarcento), (1881)

Fontoj[redakti | redakti fonton]