Aladár Szentmártony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Szentmártony
Persona informo
Naskonomo Stachó Aladár
Naskiĝo 22-an de majo 1899 (1899-05-22)
en Budapeŝto
Morto 6-an de novembro 1958 (1958-11-06) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Tibor Szentmártony
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Aladár Szentmártony [sentmArtoni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentmártony Aladár estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia origina familia nomo estis Stachó. Lia frato estis Tibor Szentmártony.

Aladár Szentmártony [1] naskiĝis la 22-an de majo 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de novembro 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Szentmártony interrompis la lernadon en Reĝa Teknika Universitato palatino József pro la 1-a mondmilito. Baldaŭ li vundiĝis, fine post la mondomilito li akiris diplomon. Li tuj laboris en uzino pri kabloj, kie baldaŭ li havis altan postenon. En 1925 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li establis la hungaran kabloindustrion. En 1949 li komencis instrui en la menciita universitato. En la sekva jaro li estis nomumita laboratoriestro. Li ellaboris produktadon de kabloj kun aluminia ŝirmaĵo. Li ricevis premion Kossuth en 1956. Li ofte studvojaĝis al la tiutempaj socialismaj landoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kábelek fejlődésének irányai (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]