Aladár Zlinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Aladár Zlinszky [zlinski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zlinszky Aladár estis hungara literaturhistoriisto, esteto, profesoro, membro (korespondanta en 1922, ordinara en 1939) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis roglaticzai kaj pataji. Lia patro estis Imre Zlinszky.

Aladár Zlinszky [1] naskiĝis la 5-an de junio 1864 en Cegléd. Li mortis la 2-an de decembro 1941 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Zlinszky frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li akiris 2 diplomojn en 1888. Pli frue jam en 1887 li instruis en gimnazio de Baja, poste en aliaj urboj, fine en Budapeŝto. En 1922 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto. En 1933 li atingis la instruan rangon titulara publika eksterordinara profesoro, sed li instruis ankaŭ en pedagogia lernejo. Liaj lernolibroj estis vaste uzataj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szondy két apródja az iskolában (1889)
  • Szemelvények a magyar nemzeti líra köréből (1893)
  • Rhetorika (1900)
  • Stilisztika és verstan (1914)
  • Klasszicizmus és romanticizmus (1924)
  • Az eufémizmus (1931)
  • Petőfi és a zseni-elmélet (1941)
  • A magyar stilisztika útja (1961)

Fontoj[redakti | redakti fonton]