Alajos Komáromy
Alajos Komáromy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1825 en Gyula |
Morto | 18-an de julio 1904 (79-jaraĝa) en Szigetszentmiklós |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Alajos Komáromy [alajoŝ komAromi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komáromy Alajos estis hungara aktoro.
Alajos Komáromy [1] naskiĝis en la 1820-aj jaroj en Gyula, li mortis la 18-an de julio 1904 en Szigetszentmiklós.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Alajos Komáromy frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, li iĝis lignaĵisto. Li aĝis 18, kiam li ekvidis teatran trupon en Pest (urbo)n kaj la teatrejo allogis lin. En 1845 en Zalaegerszeg li debutis, poste li ludis en Nagyvárad, Arad, Kecskemét. En 1848 li havis rolojn eĉ en Teatro Magyar de Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis soldato, post falo de la revolucio trudsoldato sed jam en la armeo de Habsburgoj. Ekde 1851 li denove estis aktoro en diversaj tiutempaj hungaraj urboj. Inter 1859 kaj 1887 li estis membro de la Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li havis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Depost 1887 li retiriĝis. Post vidviĝo li denove edziĝis.
Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]
- József Katona: Banuso Bánk - titolrolo
- William Shakespeare: Otelo, la maŭro de Venecio - titolrolo
- Molière: La Avarulo - Cléante
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- strato en Szigetszentmiklós
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine