Alarmbremso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alarmbremso en nederlanda trajno de ĉirkaŭ 2005
Alarmbremso en germana trajno de ĉirkaŭ 1920

Alarmbremso estas instalaĵo per kiu oni povas haltigi veturilon, elektran aparatonmaŝinon en okazo de danĝero.

Trajnoj, tramoj kaj metrooj[redakti | redakti fonton]

La plej konata por la ĝenerala publiko estas la alarmbremsilo en la trajno, tramometroo, per kiu ĉiu povas haltigi la veturilon en okazo de danĝero. Misuzo de tiu bremsosistemo regule okazas, sed estas punebla. Ĝi ne estas aparta bremsilo, sed speciala funkciigo de la normala bremsilo.