Alasko (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alaska
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro James A. Michener
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1988
Eldonejo Random House
Ĝenro historia romano
vdr

Alasko (angle: Alaska) estas historia romano de James A. Michener.

Kiel aliaj romanoj de Michener titles, Alasko kovras grandegan periodon.

Publikigita en 1988 de Random House, Alasko estas 868 paĝojn longa. Aldoniĝas al la enhavtabelo, la teksto mem kaj agnosko, sekcio pri faktoj kaj fikcioj, kiu ebligas la leganton scii tion, kio vere okazis kaj kion inventis la aŭtoro.

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro 1: Koliziantoj platoj[redakti | redakti fonton]

Priskribo de la formiĝo de la nordamerika kontinento tra miloj da jaroj.

Ĉapitro 2: La glacikastelo[redakti | redakti fonton]

Mastodontoj, sabrodentaj tigroj kaj lanaj mamutoj alvenas tra la landponto al Alaska.

Ĉapitro 3: Popoloj de la Nordo[redakti | redakti fonton]

Renkonto kun unuaj inuitoj, ĉefe kun viro nomita Oogruk kaj ties familio. La ĉapitro priskribas la balenĉasadon kaj la komenco de la mar-lutroĉasado por feloj fare de la rusoj.

Ĉapitro 4: Esploristoj[redakti | redakti fonton]

Unuaj esploroj de Alasko kaj renkontiĝoj inter rusoj kaj indiĝenoj. Amasmurdado de multaj indiĝenaj popoloj kaj mar-lutroj.

Ĉapitro 5: La duelo[redakti | redakti fonton]

Temas pri la duelo inter ŝamanismo de la indiĝenoj kaj kristanismo de la rusoj. Post kiam la viroj de la tribo estis translokigitaj por ĉasadi, virinoj kaj beboj restas solaj. Ili lernas piloti kajakojn kaj malgraŭ tabua malpermeso sukcesas harpuni balenon por supervivi. Knabino, Cidaq, forlasas la insulon por iĝi rusino.


Ĉapitro 6: Perditaj mondoj[redakti | redakti fonton]

Sekvo de la kolizioj inter indiĝenoj akj rusoj, ĉefe en la batalo de Sitka. La eventoj estas priskribitaj el la vido de indiĝeno, Ravenheart (korvokoro), kaj la filo de la iama Cidaq kaj rusa pastro, Arkady Voronov. Arkady kaj ties rusa virino vojaĝas sur la rivero Jukono. Mortas Aleksandro Baranov kaj survenas la vendo de Alasko al Usono.

Ĉapitro 7: Gigantoj en kaoso[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉapitro montras la kolizion inter du malamikaj ŝipestroj, kapitanoj Schransky kaj Michael Healy. Intertempe Sheldon Jackson, misiisto kreas kristanajn misiejojn por kristanigi indiĝenojn.

Ĉapitro 8: Oro[redakti | redakti fonton]

Rakontoj pri la kaoso de la alaska kuro al oro laŭ la fikciaj familio Venn kaj John Klope. Menciatas ankaŭ la malfacilaĵoj transiri Chilkoot.

Ĉapitro 9: La oraj strandoj de Nome[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro 10: Salmono[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro 11: Relzono[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro 12: La rando de la fajro[redakti | redakti fonton]

Referencoj al historio[redakti | redakti fonton]

Michener uzas historiajn homojn kaj ejojn en fikciaj okazaĵoj. Li ankaŭ inventas rolulojn kaj ejojn kiel aliaj verkisto. Alasko ne estas historilibro.

Jen kelkaj historiaj roluloj kaj ejoj: