Alastair Reynolds
Alastair Preston Reynolds (13an Marto 1966) estas brita verkisto pri scienco-fikcio. Li specialiĝas pri malhela teknikema scienco-fikcio kaj kosmaventuroj. Li pasis siajn komencajn jarojn en Kornvalo, moviĝis al Kimrio antaŭ iri al Universitato de Newcastle, kie li lernis fizikon kaj astronomion. Poste li atingis FD el la Universitato St. Andrews, Skotlando. En 1991, li moviĝis al Noordwijk, Nederlando, kie li renkontis kun sia edzino Josette (franca). Tie li laboris por la Eŭropa Kosma Esplora kaj Teknologia Centro, parto de la Eŭropa Kosma Agentejo, ĝis 2004 kiam li lasis tion por verki la tutan tempon. Li revenis en Kimrion en 2008 kaj loĝas ĉe Cardiff.
Verkoj
Eksteraj ligiloj
- Persona retejo
- Persona Blogo, Approaching Pavonis Mons by balloon
- Alastair Reynolds' reta fikcio ĉe Free Speculative Fiction Online
- Golden Gryphon Press, oficiala retejo – pri ĉapitra libro Turquoise Days
Intervjuoj
- Intervjuo fare de Roger Deforest (2006)
- Science fiction 'thrives in hi-tech world', Intervjuo fare de BBC (2007)