Alaterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alaterno
Folioj kaj beroj
Folioj kaj beroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Ramnacoj Rhamnaceae
Genro: Ramno Rhamnus
L.
Specio: Rhamnus alaternus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rhamnus alaternus estas specio de florplanto en la Ramnaca familio komune nomata alaterno.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La genronomo venas el la Antikva greka "rabdos" aŭ “bastono” kun referenco al la ĉeesto en multaj specioj de ligneca dorno je la fino de ĉiu branĉeto. La specifa latina nomo alaternus, similsona "alternus" aŭ “sinsekva”, indikas pri la sinsekvaj folioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Rhamnus alaternus estas ĉiamverda arbedo kiu kreskas ĝis 1–5 metroj.[1] La tigoj havas ruĝetan berojn kaj junajn braketojn, rondecan kaj kompaktan foliaron kun alternantaj folioj, 2–6 centimetroj longaj, foje preskaŭ kontraŭaj, ovalaj aŭ lancaj, ledecaj, verdbrilaj, flavverdaj sube.[1]

La malgrandaj bonodoraj floroj aperas en mallongaj flav-verdaj grapoloj. La florada periodo etendas de februaro al aprilo. Fruktoj estas ovoformaj ruĝ-brunecaj drupoj de ĉirkaŭ 3–4 milimetroj, enhavantaj inter 2 kaj 4 semoj.[1] La drupoj ruĝiĝas kaj nigriĝas kiam maturas. La frukto kuracipovas kaj povas esti uzita kun singardemo kiel malkonstipilo.

Surtera disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu specio estas vasta en varma ĉiamverda arbustaro de Mediteraneaj klimataj regionoj, de mara nivelo ĝis 700m.[1]

Kultivo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu specio estas kultivita kiel ornama ĝardena arbedo, valora pro siaj brilaj ĉiamverdaj folioj kaj ruĝaj beroj. La bunta kultivarvario 'Argenteovariegata' akiris Premion de la Reĝa Hortikultura Socio de Ĝardena Merito.[2][3][4]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Rhamnus alaternus L. Subsp. Alaternus
  • Rhamnus alaternus L. Subsp. Myrtifolia (Willk.) Maire
  • Rhamnus alaternus L. Subsp. Pendula (Pamp.) Jafri

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Pignatti S. - Flora d'Italia – Edagricole – 1982. Vol. II, pag. 78
  2. [1][rompita ligilo]
  3. [2]
  4. [3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]