Alba Trissina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alba Trissina
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1622 (1622-01-01)
Morto 30-an de novembro 1637 (1637-11-30) (15-jaraĝa)
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Santa Maria en Araceli, ĉ. 50 km de Venecio.

Alba TRISSINA, (1590-?) (aŭ Tressina) estis itala muzikistino kaj komponistino de la 17-a jarcento. Ŝi pasigis sian vivon en la riĉa karmelanina monaĥejo Sankta Maria de Araceli en Viĉenco, je 80 km okcidente de Venecio. Dum la jaroj de sia restado tie, ŝi atingis monaĥan hierarkion kaj fariĝis abatino de 1636 ĝis 1638.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 58 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Kiel komponistino, ŝi estas plej konata pro la nobleco de siaj komponaĵoj kaj la esprimplena maniero per kiu ŝi prezentis sian muzikon.

Ĉe Sankta Maria, ŝi studis sub la ‘maestro di cappella’ Leone Leoni, populara pastro kaj komponisto, kiu estis konata pro sia kapablo muzikigi tekstojn. Li publikigis multajn librojn pri siaj motetoj. Kiel ofte okazis en tiu epoko, la verkistoj inkludis kelkajn verkojn de siaj plej talentaj lernantoj. Estas tiel, ke komponaĵoj de Trissina estas inkluzivitaj en la Kvara Libro publikigita de Leoni: ‘Sanktaj floroj‘ (Sacri fiori – Venecio 1622).

La verkoj de Alba Trissina en tiu libro konsistis el kvar motetoj, ‘Libro quarto de motetti a 1-4 vocce’. Ŝia plej rimarkinda el la prezentitaj verkoj estas titolita ‘Vulnerasti cor meum’, kiu uzas la tekston de la biblia verko ‘Kanto de la kantoj’, ankaŭ konata kiel ‘La Alta Kanto de Salomono’.

Tiu verko de Trissina estas peco por ununura voĉo kaj kontinua baso. La teksto de la Kanto estis ege populara en la 17-a jarcento en la Katolika Eklezio, ĉar la alegorioj estas sufiĉe malprecizaj por apliki ilin al multaj malsamaj situacioj. Ĉi tiu teksto ne estis uzata kutime dum meso, sugestante, ke probable ĝi estis dediĉita al persona devoteco, kaj ne por la pli granda, pli publika loko de la preĝejo mem. Ĉi tiu privata kunteksto substrekas la profunde intiman naturon kaj de la teksto kaj de la muzika aranĝo de Trissina, kiu permesis al humila kredanto fariĝi unu kun Dio en beata fervoro.

En la 16-a kaj 17-a jarcentoj, la sankta muziko estis vidita kiel rimedo de transcendeco, kiel vojo tra kiu oni povas alproksimiĝi al Dieco. Muziko kaj harmonio permesis al interpretistoj, kaj al aŭskultantoj, agordi siajn spiritojn al Dio, atingante ekstazon. Ĉar virinoj, laŭ epoka supozo estis malpli raciaj kaj tial pli emaj al ekstazo kaj al supernatura interveno (aŭ de la Dio aŭ de la Diablo), ne ŝajnis strange ke virinoj prezentis muzikon por atingi kuniĝon kun Dio.

Leoni klare konis ĉi tian mistikan kulturon, ĉar li situigis la muzikajn kapablojn de Trissina ene de la kategorio ‘ĉiela’, sugestante ke per sia muziko Trissina povus kreskigi en la aŭskultantoj rektan ligon al Dio.

Kion oni scias pri la muzikverkista kariero de Trissina, baziĝas tute sur la publikaĵo en ‘Sacri fiori’, ĉar nur tiuj kvar komponaĵoj de Trissina pluvivas. Ankaŭ per ĉi tiu libro de motetoj ni ekscias pri ŝiaj komponaj kapabloj kaj pri la talento de Trissina por la muzika prezentado. Al tiu ĉi Leoni aludas en la dediĉo de sia verko al Trissina: “En ĉi tiu mia ‘Girlando de Sanktaj Floroj’, la amataj rozoj estas interplektitaj al la graco de viaj noblaj komponaĵoj. Tial estis tute ĝuste, ke mi dediĉu ĝin al vi, ĉar per via melodia voĉo, via dolĉa akĉento, kaj per via gracia kanto kaj ludado, vi igis ilin spiri ĉielan harmonion ”.