Albal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albal
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 46470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 024  (2023) [+]
Loĝdenso 2 310 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 24′ N, 0° 25′ U (mapo)39.3956438-0.41508210000001Koordinatoj: 39° 24′ N, 0° 25′ U (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 7,37 km² ( 737 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albal (Provinco Valencio)
Albal (Provinco Valencio)
DEC
Albal
Albal
Situo de Albal
Albal (Hispanio)
Albal (Hispanio)
DEC
Albal
Albal
Situo de Albal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albal [+]
vdr

Albal estas municipo en la komarko Horta Sud en la Valencia regiono, Hispanio. Ĝi estas je 10 km sude de la provinca ĉefurbo Valencio. La komunumo limas kun Catarroja, Beniparrell, Silla, Valencio kaj Alcacer.

La klimato estas mediteranea, do vintroj estas mildaj kaj someroj estas sufiĉe varmaj.

La origino de Albal estas el la tempo kiam la islamanoj regis ĉi tiun parton de Hispanio. Ĝia nomo venas de "Seka tero" en araba lingvo, البعل (al-baʿl).[1][2] Estis 16 845 loĝantoj en 2022.

La ekonomio baziĝas sur industrioj de plastoj, mebloj, agrikulturo, konstruado kaj konstrumaterialoj. Estas ankaŭ multaj bonaj restoracioj, kie oni povas gustumi la tipajn valenciajn manĝaĵojn.

Famaj konstruaĵoj estas araba turo (ortangula turo de la iama sistemo de defendo, ĉirkaŭ 13-a jarcento), Ermitejo de Sankta Anna (malgranda preĝejo kun la bildo de Sankta Anna, la avino de Virgulino Maria, konstruita en la 14-a jarcento), Preĝejo Nuestra señora de los Ángeles (ĉefa preĝejo de la urbo, konstruita en 1697) ktp.

Gravaj lokanoj estis Pastro Carlos Ferris (jezuita pastro fondinto de la leprejo ĉe Fontilles), Salva Ruiz (futbalisto) ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 46.
  2. «Albal». Gran Enciclopedia Temática de la Comunidad Valenciana. Geografía. Editorial Prensa Valenciana. 2009.