Albert Tikos
Albert Tikos | |
---|---|
Memportreto de Albert Tikos (1845) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Tikos Albert |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1815 en Debrecen |
Morto | 1-an de januaro 1845 (30-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Albert Tikos [tikoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tikos Albert estis hungara pentristo mortinta frue.
Albert Tikos [1] naskiĝis en 1815 en Debrecen?, li mortis en 1845 en Vieno.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Albert Tikos studis en Akademio de Belartoj de Vieno ekde 1834. Lia ĉefinstruisto estis Friedrich von Amerling. En 1840 li translokiĝis al Pest (urbo), sed en la sekvaj jaroj li studvojaĝis al Munkeno (1841) Romo (1842). Reveninta al Pest li ne nur pentradis, sed li aranĝis ekspoziciojn en Pest kaj Vieno. Ekde 1844 li denove pentradis en Vieno. Li pentradis plej ofte portretojn, sed li pentris ankaŭ ikonostazon.
Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Pest (1841, 1844)
- Vieno (1845)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
-
Memportreto
-
Antaŭ banado
-
Leganta knabo
-
Mamnutranta patrino
-
Virino
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva dateno (la koncerna teksto estas legebla en la 90-a paĝo)