Albert Uderzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Uderzo

Albert UDERZO (naskiĝis la 25-an de aprilo 1927 en Fismes, Francio) estas la desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks.

En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, inter alie Oumpah-Pah (aperinta 1958-1962 en la revuo Tintin) kaj ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso.

Post la morto de René Goscinny en 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.asterix.com Oficiala retejo de Asteriks germane nederlande hispane france angle greke http://mobilix.org/de/mobilix_asterix.html Unu flanko de la hisorio germane greke http://www.asterix-international.de/asterix/uderzo.shtml Biografieto pri Uderzo angle greke http://www.asterix.no Norvega Asteriks-retejo norvege