Alcañices

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alcañices
Alcañices.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49500 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 042  (2021) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 6° 21′ U (mapo)41.6997502-6.3465963Koordinatoj: 41° 42′ N, 6° 21′ U (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Alcañices
Situo de Alcañices

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alcañices [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Alcañices [alkaNJIzes] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, kies ĉefurbo ĝi estas, en la okcidento de la provinco. Alcañices estas devena etimologie el araba vorto atribuebla al kanejo aŭ preĝejoj. Ĝi estas Havaĵo de Kultura Intereso.

Flanko de la preĝejo de Alcañices.
Turo de iama kastelo de Alcañices.
Turo de iama kastelo de Alcañices.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alcañices, Alcorcillo, Santa Ana kaj Vivinera, okupas totalan areon de 54,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 042 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. La reĝo Alfonso la 9-a de Leono donis ĝin al la Templanoj en 1175 kaj tion konfirmis Alfonso la 10-a de Kastilio en 1255. De tiu epoko estis murego kun turoj kaj kastelo. Ĝi estis scenejo de diversaj historiaj okazoj kaj kiel sidejo de la Traktato de Alcañices de la 12a de Septembro 1297 kiu difinis la landlimon inter Portugalio kaj la Regno Kastilio, nome la plej antikva landlimo de Eŭropo.[1]​ Tiam estis grava juda kvartalo.

En postaj jarcentoj suferis pro militoj (incendiita de portugaloj en 1643) kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo ekzemple en 1813. En Alcañices estis sidejo de kontraŭfrancaj gerilanoj.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: historiaj monumentoj, urba komplekso, kastelo, preĝejoj, piedirado laŭ vojo de muelejoj, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. González Jiménez, Manuel; La frontera más antigua de Europa. Castilla y Portugal en la Edad Media - La Aventura de la historia - ISSN 1579-427X, Nº. 220, 2017, pp. 24-29 -