Aldeonte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldeonte
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40531
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 3° 41′ U (mapo)41.350833333333-3.6777777777778Koordinatoj: 41° 21′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 966 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeonte (Provinco Segovio)
Aldeonte (Provinco Segovio)
DEC
Aldeonte
Aldeonte
Situo de Aldeonte
Aldeonte (Hispanio)
Aldeonte (Hispanio)
DEC
Aldeonte
Aldeonte
Situo de Aldeonte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeonte [+]
vdr

Aldeonte [aldeONte] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Aldeonte estas komprenebla etimologie kiel Domaro de la Fonto. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipojn El Olmillo (La Ulmeto) kaj Covachuelas (Kavernaĉoj).

Aldeonte en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 20,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 30 el jaro 2000.

Ĝi distas 69 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Urueñas, Navares de Ayuso, Encinas, Grajera, Sepúlveda, Boceguillas kaj Barbolla. Aldeonte estas tre proksima al grupo de tri vilaĝoj nomitaj Navares, nome Navares de Ayuso, Navares de Enmedio kaj Navares de las Cuevas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La kerno de Aldeonte estis fondita proksimume en 1650 enhavante tri kvartalojn: nome Santa María del Prado, kie estis ermitejo, La Reguera, kaj la nuna setlejo kiu restis. Sed krome estis apude aliaj setlejoj kiuj nun estas senhomaj: nome Aldealpozo, Covachuelas kaj Pero Blasco.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]