Aleksandr Barikin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Barikin
en decembro 1995
en decembro 1995
Bazaj informoj
Naskonomo Александр Александрович Бырыкин
Naskiĝo 18-an de februaro 1952 (1952-02-18)
en Berjozovo
Morto 26-an de marto 2011 (2011-03-26) (59-jaraĝa)
en Orenburgo
Ĝenroj rok-muzikoregeonova ondopop-rokmuzikoŝtonroko
vdr

Aleksandr Barikin (ruse Алекса́ндр Алекса́ндрович Бары́кин; n. la 18-an de februaro 1952 en Berjozovo (ruse Берёзово, ĥante Сўмӑтвош, manse Ха̄льӯс) en la Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra, Tjumena provinco, Siberio, Rusio, m. la 26-an de marto 2011 en Orenburgo) estis rusa kantisto, komponisto, gitaristo kaj rokmuzikisto. Li estis juna knabo kiam liaj gepatroj translokiĝis al Luberci, antaŭurbo proksime de Moskvo. Jam kiel lernejano, Barikin kantis kaj ludis gitaron en amatora grupo nomita Allegro. Li iris al muziklernejo kaj tiam gajnis gradon en la klasika voĉa programo ĉe la muzika kolegio Gnesin.

De 1973 Barykin estis aktiva kiel profesia muzikisto. Li laboris kun Vladimir Kuzmin kaj kun konataj rusaj grupoj kiel ekzemple Vesjolije Rebjata (Весёлые Ребята) kaj Samocveti (Самоцветы). La kanto “Приглашение к путешествию” (Priglaŝenije k puteŝestviju, Invito al Vojaĝo) bazita sur poemoj de Charles Baudelaire famigis lin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]