Aleksandro Waldenberg
Aspekto
| Aleksandro Waldenberg | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Aleksandro WALDENBERG estis la plej unua esperantisto en la tuta mondo, laŭ atesto de Zamenhof („Universo“, 1910/11, II. volumo). Je la 5-a de decembro 1878 kiel gimnazia kolego de Zamenhof li ĉeestis la feston de naskiĝo de „Lingwe Uniwersala“ (planlingva projekto, el kiu elkreskis Esperanto), do li estas la unua „pra-esperantisto“.
Li loĝis ĉe str. Grzyboswka N: 15, Varsovio.
Homaranismo
[redakti | redakti fonton]Li estis sekretario de la Unua Grupo Homarano[1].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ruslanda Esperantisto. El la mondo homarana (hilelista). Nro 04, p.76. apri. 1906

