Aleksandrs Aizputitis
Aspekto
Aleksandrs Aizputitis | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Latvio Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Aleksandrs Aizpuritis estis latva pionira esperantisto. Profesie gimnazia direktoro, antaŭ la Unua mondmilito li estis instruisto ĉe la Moskva Instituto de Esperanto. Ekde 1922 li estis Delegito de UEA.
En 1912 li verkis internacian krestomatieton kun laŭartikola vortaro en latva kaj 5 aliaj lingvoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Internacia krestomatieto (kun laŭartikola vortaro seslingva, - Moskvo: Librejo "Esperanto", 1912. - 48 paĝoj)