Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj
(Ne konfuzu lin kun Lev Tolstoj), nek Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj
Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ (10-a de januaro 1883 - 23-a de februaro 1945), rusa verkisto, kies ĉefverko estas nefinita historia romano Petro la Unua (1929-1945). Historiajn temojn li prilaboris ankaŭ en la dramoj Ivano la Terura (1942-1943) aŭ La morto de Danton. Li famiĝis ankaŭ pro siaj scienc-fikciaj verkoj Aelita (1922) kaj Hiperboloido de inĝeniero Garin" (1925). Por infanoj li adaptis la italan libron Pinokjo de Carlo Collodi sub titolo "Ora ŝlosilo aŭ aventuroj de Buratino (1936) kaj priskribis sian infanaĝon kiel La infanaĝo de Nikita (1920). Pri la Oktobra Revolucio en Rusio li verkis romanojn Elmigrintoj (1931) kaj Kalvario (1920-1941).
En Esperanto aperis
- Aelita aŭ la Marso formortanta. El la rusa lingvo tradukis E. Pill. Ilustrita de Geo Schmidt. - Horrem bei Köln: Heroldo de Esperanto, 1928. - 199 paĝoj : ilustraĵoj
(reeldono en Niĵnij Novgorod: Akileo, 2000. - 143 p.)
- La morto de Danton, tragedio, elrusigita de Nikolao Hohlov. Horrem bei Köln: Heroldo de Esperanto, 1928. - 75 p
Eksteraj ligiloj
greke http://www.kirjasto.sci.fi/atolstoi.htm greke http://az.lib.ru/t/tolstoj_a_n greke http://web.archive.org/web/20041020174948/http://hronos.km.ru/biograf/tolstoy_an.html greke http://www.sama.ru/~museum/index.html