Aelita (libro)
Aelita, aŭ: La Marso formortanta | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj | |
Eldonjaro | 1928 | |
Urbo | Kolonjo [1] | |
Eldoninto | Heroldo de Esperanto | |
Paĝoj | 199 | |
Aelita aŭ La Marso formortanta [2] (ruse : Аэлита) estas romano verkita de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj.
La libro estas esperantigita el la rusa lingvo fare de E. Pill kaj ĝin ilustris Geo Schmidt. Heroldo de Esperanto el Horrem apud Kolonjo eldonis la romanon 199-paĝe en la jaro 1928 felietone. Akileo (Niĵnij Novgorod) publikigis 141-paĝan reeldonon en 2000.
A.N. Tolstoj skribis en la antaŭparolo : "En USSR Aelita estas la plej multe legata de la gejunularo. Eldonante mian romanon en Esperanto, mi salutas per ĝi la eterne maltrankviliĝeman, eterne en revoj al belego celantan Junularon."
Enhavo[redakti | redakti fonton]
La romano priskribas socialisman revolucion sur Marso, kie estas evoluinta civilizo, sed ankaŭ profunda socia dekadenco. La revolucion organizis bolŝevisma partizano Gusev kaj inĝeniero Los, kiuj alflugis en raketo de la Tero.
La libro inspiris la unuan grandan filmon sovetan en 1924.
Recenzoj[redakti | redakti fonton]
![]() |
|
![]() |
|
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La bildo estas tiu de la reeldono en 2000
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4334a, paĝo 377
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- esperante Enciklopedio de Esperanto/A en sia originala formo en la Interreto
- esperante Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- esperante la libro en la retejo retbutiko, kun recenzoj de Arkivigite je 2018-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Jorge Camacho kaj de Aleksej Birjulin
- angle Aelita ĉe IMDB
- angle Science Fiction of the Domestic, de Andrew J. Horton Arkivigite je 2005-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Katalogo de[rompita ligilo] Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "aelita".
- Libroj de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj
- Esperanto-libroj aperintaj en 1928
- Eldonaĵoj de Heroldo de Esperanto
- Verkoj el la esperantigita ruslingva literaturo
- Esperanto-libroj aperintaj en 2000
- Eldonaĵoj de Akileo
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto